Persone
Página inicial > P > Persone > Ne Estas La Komenco Sed La Fin

Ne Estas La Komenco Sed La Fin

Persone


Dum unu minuto
Eble du
Ŝanĝiĝis "por ĉiam"
Al "neniam plu"
Kaj vi demandas min: Ĉu vere estas senc'
Vi plu asertas ke nur estas la komenc'

Forgesu pri fortun', ne pensu pri destin'
Ĉu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin'

Subite vi staras
Sen radik'
Kaj eĉ via frato
Estas malamik'
Vi surpriziĝas ke vi nun bloviĝas for
Dum kiel tuta monto pezas via kor'

Ĉiam reaŭdiĝas la malnova tem'
Fidu je neniu, eĉ ne je vi mem.

Forgesu pri fortun', ne pensu pri destin'
Ĉu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin'

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Persone no Vagalume.FM

Mais tocadas de Persone

ESTAÇÕES
ARTISTAS RELACIONADOS