La Porkoj
Página inicial > L > La Porkoj > Preferindus

Preferindus

La Porkoj


Pro tio ke vi neniam antauxe vidis urson promenante surstrate,
tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas.

Pro tio ke vi neniam antauxe auxdis la sonon de atombombo,
tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas.

Sed preferindus ke ursoj ne promenu surstrate
kaj ke atombomboj malaperu de la surfaco de la Tero.

Pro tio ke vi neniam antauxe partoprenis K.E.F.-ojn,
tio tute ne signifas ke ili ne ekzistas.

Pro tio ke vi neniam antauxe diris la vortojn "mi amas vin",
tio tute ne signifas ke amo ne ekzistas.

Sed preferindus ke vi partoprenu K.E.F.-ojn
kaj ke vi amu gxis malamo malaperos de la surfaco de la Tero.

Composição: Alejandro Cossavella

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a La Porkoj no Vagalume.FM

Mais tocadas de La Porkoj

ESTAÇÕES