JoMo
Página inicial > J > JoMo > Por Vi, Por Vi

Por Vi, Por Vi

JoMo


Se deziras nur vi,
Mi perfortos la tempon,
Vintron kaj ecx printempon
Ke rugxigxos Karina
Karin' la stratulino,
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Mi perfortos la sunon,
La cxielon, la lunon;
Supre mi nokton sxtelos
Tagon kaj bluajn stelojn,
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Prenos mi el cxielo
Garbojn da hirundetoj
Birdojn mil en bukedoj
Kaj flugilojn angxelajn,
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Trinkos mi el botelo
Vinon kaj ecx koktelojn
En drinkej' de haveno
Gxis ebria mateno,
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Mi forperdos memoron,
Cedos for mian koron,
Mi forgesos pri belo,
Kaj infanaj fabeloj
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Mi ecx perdos la vocxon,
Blinda, surda kantisto,
Ignorante flatistojn
Falos mi en dibocxon,
Por vi, por vi

Se deziras nur vi,
Spertos mi ridon mokan
De am' nur ununokta,
Tretos mi lastajn sxtupojn
Por vi, por vi,
Por vi, por vi

Composição: Jxak Le Puil & Christian Sedant & Georgo Lagrange

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a JoMo no Vagalume.FM

Mais tocadas de JoMo

ESTAÇÕES