Barok' Projekto
Página inicial > B > Barok' Projekto > Melodio de Akŭanduba

Melodio de Akŭanduba

Barok' Projekto

Sovaĝa animo


En la komenco troviĝis nur la ĉielo kaj la akvo
Subtila ŝelo disigadis unu de la alia

Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis
Akŭanduba ilin observis
Ajnan malordon li ordigis
Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis

En malsupro troviĝis nur malbono kaj fibestoj
Kaj ankaŭ danĝeraj spiritoj kiujn oni trovas
sub fragila ŝelo

Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis
Akŭanduba ilin observis
Ajnan malordon li ordigis
Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis

(refreno)
La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar'
Li sonorigas magian fluton
kaj tiel starigas la serenecon
La sono eniras tra la oreloj por trafi la cerbon
iom frenezan
Kaj la vilaĝano trankviliĝas. Estas la povo de Akŭanduba

Do okazis neklarigebla batalo
Sur nia fragila ŝelo, kaj Akŭanduba tre laŭte ludis
Ili ne povis lin aŭdi

Nia ŝelo do rompiĝis kaj ni tuj falis
Grandaj birdoj kunportis kelkajn homojn al ĉielo
Kaj ili restis kiel steloj
Kaj ni ekvivis je malsupro

La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar'
En la malsupro kaj en nia menso
ni ankoraŭ aŭdas la melodion
En ĉiu birdokanto, en blov' de la vento
en ĉiuj matenoj ni aŭdas lin
Enigita en la menso estas la melodi'
Estas la povo de Akŭanduba

(refreno)

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Barok' Projekto no Vagalume.FM

Mais tocadas de Barok' Projekto

ESTAÇÕES