Barok' Projekto
Página inicial > B > Barok' Projekto > La Sagoj de Rudá

La Sagoj de Rudá

Barok' Projekto

Sovaĝa animo


La parfumon de volupto oni povas flari nun
Pro la feromono pli akriĝas niaj sensoj
La sezono por pariĝi jam alvenis en la arbar'
Eĉ bestoj serĉas sian paron

La virinoj arde petas al la Dio de la Am'
Por venigi virojn tre avide atendatajn
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja
Estas la efekto de l' magio de Ruda'

(refreno) Ho Ruda', pafu al ni viajn sagojn de la am'
Por kreskigi ian internan ardan fajron
Ho Ruda', viaj sagoj havas la magion
Por fajrigi niajn soifantajn korojn

Li vivas en la supro. Inter nuboj loĝas li
De la supro li aŭdas plendojn de virin'
Ruda' naskigas fortan senton
en la koro de l' homar'
Estas sento por generi homojn en la arbar'

La Hela Suno enamiĝis al la bela pala Lun'
petis al Ruda' por diri al ŝi, pri lia am'
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja
Estas la efekto de l' magio de Ruda'

(refreno)

Composição: Rafael Milhomem

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Barok' Projekto no Vagalume.FM

Mais tocadas de Barok' Projekto

ESTAÇÕES