Barok' Projekto
Página inicial > B > Barok' Projekto > Jen Nia Viv-River'

Jen Nia Viv-River'

Barok' Projekto

Jen Nia Viv-River'


En la plej bela tag'
Sub helo de la sun'
Ni miras tiun belaĵon
Plena de viv' estas ĝi

La birdoj sur ĝin flugas
Kaj focenoj bele naĝas
Ĝi ofertas la nutraĵon
Bongustajn fiŝojn ni kaptas

Refreno
Jen nia viv-river'
Kie ĝermas ĉia viv'
Ja ĝi estas donacema (malavara)
Por ĉia viv'

La Kapibaroj plonĝas
Por sin bani ĉe river'
Same ni tion faras
Renovigante nian forton

La akvo flue kuras
Kaj jaguaro trinki venas
La kajmano ja embuskas
Iun senatentan beston

Refreno
Jen nia viv-river'
Kie ĝermas ĉia viv'
Ja ĝi estas donacema
Por ĉia viv'

Jen nia viv-river'
Kie ĝermas ĉia viv'
Ni deziras havi ĝin
Je la etern'

Composição: Rafael Milhomem

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Barok' Projekto no Vagalume.FM

Mais tocadas de Barok' Projekto

ESTAÇÕES