Barok' Projekto
Página inicial > B > Barok' Projekto > Droniga Pasio

Droniga Pasio

Barok' Projekto

Sovaĝa animo


Ŝi estas bela brunulin'
Duone fiŝo, duone virin'
Longaj haroj, nigraj kiel karbo
Patrin' de l' akvo, oni nomas ŝin

Iara estas ŝia nom'
Reĝino de la river'
Eniras orelojn mortiga kant'
Vi ne aŭdu ĝin!
Vi ŝtopu orelojn kaj fermu okulojn
Perfido de l' sento

(refreno)
Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin
Ŝia beleco blindigas
Ili sekvas sirenon al profundeco
Kaj de tie ne revenas

Sub la plenlun' Iara aperas por hipnotigi
Ĉarmega kant', alvoko al la mort'
Droniga pasio

Je la nokto vi ne iru al la riverbordo
Ŝi allogas kun bela voĉo
Droniga pasio

(refreno)

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Barok' Projekto no Vagalume.FM

Mais tocadas de Barok' Projekto

ESTAÇÕES