Kajto
Página inicial > K > Kajto > Fajfu Jen La Vivo

Fajfu Jen La Vivo

Kajto


Fajfas la lokomotivo, helas ĝia perspektivo, plej rapida sur la reloj, ĝusta laŭ la hortabeloj.
Fajfas mire la konduktoro pro tekniko de la motoro, amas li jam kun fascino tiun koron de la maŝino.
Fajfas vojaĝantoj laŭde pro la komforto kaj aplaŭde bonvenigas ĉiuj homoj trajnon ĉi en stacidomoj.

refrain:
Fajfu, fajfu, fajfu sur la vojo pro gajeco, dum malĝojo
Fajfu, fajfu, fajfu sen motivo tiun kanton, jen la vivo

Tempo tro rapide pasas malnoviĝo ruston lasas plioftiĝas la riparoj sed ĉu vere gravas knaroj?
Vagonaro plu fieras, eĉ se foje ĝi suferas. Tion sentas maŝinisto, kiu flegas kun persisto.
Sed publiko nun plendadas. Kompanion ĝi persvadas: “For ĉi antikvaĵon prenu! Ke ĝi el fervojoj svenu!”

refrain

Fajfas la lokomotivo lastan fojon en aktivo. Estas ĝi tro malmoderna ĝia stato tre konsterna.
Fajfas triste la konduktoro, kiu longe en memoro tenos tiujn kunveturojn kiel grandajn vivplezurojn.
Fajfas nun pri liaj sentoj, homoj kiuj sen atentoj ĵetas ĉion en forgeson salutante nur progreson.

refrain

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Kajto no Vagalume.FM

Mais tocadas de Kajto

ESTAÇÕES