La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo gxin estis gvatanta En milda nokto somera Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte sxturmis antauxen kun bruo
La virbovo kiu ekamis la lunon Kaj forkuras dum la nokto el bovej' La odora papaveto kaj la pruno Jen parfumas la kamparon bone plej Rosmareno de montaro al rand' de river' La steletoj gxin nun banas en argxenta koloro La virbovo kuragxega kaj de brava genero Memorajxon de la luno konservas en la kor'
La luno dum nokto alvenas El la profund' infinita Virbovo gxin gvatas kaj splenas Inter la brancxoj kasxita En la mezo de riverspegulo Dum la luno en dormo nun spiras La virbovo kiel gvardiulo Gxin rigardas kaj triste sopiras.