Dolchamar
Página inicial > D > Dolchamar > Cu Vi Pretas?

Cu Vi Pretas?

Dolchamar


Mi koncipiĝis en la fru' de la lasta jar'
kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar'
Estas degelinta nun la neĝo - kaj mia kor'
mi povas tiaokaze ĵeti ĝin for'
La stratojn de la urbeg' vagas kiel labrador'
en mia menso formiĝas grandioza metafor'

Mi manĝas feron kaj merdas ĉenon
la marko de la besto malkaŝas la omenon
tiel severa estas mi ke el miaj okuloj
unu rigardo rompas spegulojn
kaj mi ne estas superstiĉa, la venonto brilas
pluvas nun, sed baldaŭ mi jubilas
el la stratoj de Londono al ultramar
ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?

refren':
Ĉu vi pretas?
Ĉu vi pretas?
Ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?

Kie mi estis... jes, piediris ie
en la asfalta ĝangalo ĉiukaze
sur la pinto de l' mondo, sub la Centra Punkto
pensante pri la kontraŭpunkto
sen manĝo en la ventro, sen mono en la poŝ'
iu pugulo al mi ekludas sian buŝon
Oj! Kriegis mi: flaru mian kacon
Kaj tuj lia kapo trafis la tersurfacon

Kion diable homoj fiksrigardas?
Ĉu ili pensas ke ili plibonas?
Fikiĝu, mastro, kaj vi, aferkostumulo
Jen estas auŭtentika sentaŭgulo...
kaj fiera

refren'

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Dolchamar no Vagalume.FM

Mais tocadas de Dolchamar

ESTAÇÕES